Tridimensia komputila grafiko

Tridimensia komputila grafiko (kontraste al dudimensia komputila grafiko) estas grafikoj, kiuj uzas tridimensian konceptadon de geometriaj datumoj (ofte Kartezia), kiuj estas enmemorigitaj en la komputilo, celante plenumi kalkulojn kaj rastrumi dudimensiajn bildojn. Tiaj bildoj povas esti enmemorigitaj por esti viditaj poste, aŭ vidiĝi realtempe.

Tridimensia komputila grafiko baziĝas sur multaj samaj algoritmoj, kiel dudimensia komputila vektora grafiko en la dratskeleta modelo, kaj dudimensia komputila rastruma grafiko en la fina rastrumita ekrano. En komputila grafika programado, la distingo inter du- kaj tridimensio foje estas plektitaj; dudimensia aplikaĵo povas uzi tridimensiajn teknikojn por krei efektojn kiel lumigado, kaj tridimensia povas uzi dudimensiajn rastrumajn teknikojn.

Tridimensia komputila grafiko ofte estas nomita tridimensia modelado. Krom la rastrumita grafiko, la modelo enhaviĝas en la grafika datumdosiero. Tamen estas diferencoj. Tridimensia modelo estas la matematika prezento de ajna tridimensia objekto. La modelo ne teknike estas grafiko antaŭ ĝi rastrumiĝas. La modelo povas vidiĝi kiel dudimensia bildo tra procezo nomita tridimensia rastrumado, aŭ uzita en negrafikaj komputilaj simuladoj kaj kalkuloj. Per tridimensia printado, tridimensiaj modeloj simile estas rastrumitaj en tridimensian fizikan prezenton de la modelo, kun limigoj ĝis kiom akurate la rastrumado povas kongrui kun la virtuala modelo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search